Organizita kunveturado

Cambio en Gent, Belgio.

Organizita kunveturadoorganizita aŭtoluadoaŭtopartumado (angle: carsharing) estas sistemoj per kiuj aŭtolueja firmao en certa urbo disponigas aŭtojn al la membroj de organizaĵo.

Kiam oni kiel membro bezonas aŭton, oni pere de telefono aŭ interreto rezervas ĝin. Je la interkonsentita dato kaj horo vi povas per speciala karto preni la aŭton ĉe aŭtejo por poste ĝin remeti en la sama loko. La organizaĵo mem estas la posedanto de la aŭto kaj zorgas pri la administrado, la prizorgado ktp de tiaj aŭtoj.

La sistemo celas esti malmultekosta alternativo kompare al la posedo de propra veturilo por homoj, precipe en la urbocentroj, kiuj relative malofte bezonas propran aŭton.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search